[Teksto de "Hieraŭ mi" ft. Manŭel]
[Strofo 1]
Hieraŭ, mi
La feliĉon havis tie ĉi
Vivo brilis kiel sunradi'
Hodiaŭ okazis tragedi’
[Strofo 2]
Ĉiam mi
Trovis helpon de l' ĉiopova Di'
Ĉu mi perdis gracon nun de Li?
Ĉar kun mi plu ne estas ŝi
[Ponto]
Kial ŝi forlasis min sen antaŭprepar’?
Venas al mi timoj pri ebla mia erar'
[Strofo 3]
Ambaŭ ni
Amis reciproke kun pasi'
Ekas nun de amo l' agoni'
Temp' de priplor' kaj nostalgi'
[Ponto]
Kiel povas revoj cindriĝi dum moment’?
Eble amo ne povas daŭri sen turment’
[Strofo 4]
Ŝajnas mi
Disbatita de la vent' foli’
Akompanos min ĉi emoci'
Profunde amis hieraŭ mi
[Instrumenta]
[Strofo 5]
Se por ni
Estis am' facila lud', poezi’
Komenciĝas ĝia agoni'
Temp' de priplor' kaj nostalgi'
[Ponto]
Kiel povas revoj cindriĝi dum moment'?
Eble amo nе povas daŭri sen turment'
[Strofo 6]
Ŝajnas mi
Disbatita de la vеnt' foli'
Akompanos min ĉi emoci'
Profunde amis hieraŭ mi
[Eliro]
En amo kredis hieraŭ mi
👾 lyr1c5 by @Kuniklo f0r 63n1u5.c0m